Pri la aŭtoro

20/05/2007

Saluton!

Mi nomiĝas Przemek Wierzbowski kaj mi estas aŭtoro de la paĝaro kiun vi nun legas. Mi loĝas kaj studas en Bjalistoko kaj provas scivolemigi bjalistokanojn pri Esperanto kaj esperantistojn pri Bjalistoko. Pro tio la paĝaro - El Bjalistoko.

Mi eklernsis Esperanton en 2003 kaj ekde tiam uzadas ĝin kiel eble mi povas. Mi estas membro de Pola Esperanto-Junularo. En Bjalistoko mi gvidas kurson de Eo por studentoj en nia junulara Esperanta rondo Babelturo, funkcianta ĉe Bjalistoka Esperanto-Societo.

La naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof en vastaj rondoj esperantistaj estas konata kiel historia, eĉ mita punkto ie en Pollando, pri kies nomo decas scii. Per ĉi tiu paĝaro mi volas iom proksimigi Bjalistokon al Esperantistoj - eble vizitontoj, volontaj traveturi Verdajn Pulmojn - multkulturan, plurnacian kaj buntan regionon ĉe la limoj. Kelkaj homoj kun kiuj mi parolis mispensis, ke Bjalistoko situas en Rusio, kaj unu eĉ volis ekscii ĉu la urbo ankoraŭ ekzistas (!) Do, citante gazetajn artikolojn, raportante el bjalistokaj kaj regionaj aranĝoj, skribante ne nur pri esperantistaro sed pri ĉiuj interesaĵoj ĝenerale - mi intencas montri ĉitiean vivon.

Komentado neebla.

Skribita de przem en la Kategorio Novaĵoj |